Lernu.net, kun komunumo de preskaŭ 130 000 registritaj uzantoj, estas la
plej granda projekto kiun subtenas ESF. Miloj da personoj studis Esperanton
per la senpagaj kursoj kaj lerniloj de Lernu. Nun, ESF financas kompletan
modernigon kaj relanĉon de la paĝaro, por pretigi ĝin por uzo kun novaj
teknologioj, kaj por plibonigi kaj ĝisdatigi la enhavon.
La nova http://lernu.net lanĉiĝos en
frua 2013 kun tute rekonstruita paĝaro, nova ampleksa kurso, nova
biblioteko, kaj novaj forumoj. La nova kurso por komencantoj kreiĝas laŭ
nivelo A1/A2 laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) por instruado de
lingvoj. Ĝi baziĝos je rakonto verkita speciale por lernu.net de populara
verkisto Anna Lӧwenstein, aŭtoro de "La ŝtona urbo". Lӧwenstein
kunlaboras kun sperta edukisto Birke Dockhorn por verki interesan kaj
atentokaptan rakonton, kiu enkondukos gramatikajn elementojn iom post iom,
kaj fariĝas lingve pli malfacila en ĉiu ĉapitro. Per la rakonto,
lernantoj lernos kiel trakti diversajn kutimajn viv-bezonojn en Esperanto -
kaj ankaŭ kelkajn bezonojn kiuj estas pli specifaj por Esperantujo.
Kvankam tradiciaj lingvokursoj ofte uzas enuajn tekstojn por instrui
lingvon, la teamo de Lernu opinias ke interesa rakonto povas instrui
lingvon same efike, kaj instigi al lernantoj fini la kurson, por ekscii
kiel finiĝos la rakonto. La novan rakonton riĉigos ekzercoj, kreitaj de
Birke Dockhorn, kaj ilustraĵoj kiuj estas desegnataj speciale por Lernu.
Ĉi tie, vi povas legi fragmenton de la nova rakonto, kaj vidi ekzemplan
ilustraĵon: http://lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=12886
Donacoj al ESF ebligas daŭrajn plibonigojn al http://lernu.net kaj aliaj gravaj projektoj.
Ĉu ankaŭ vi volas subteni la pliampleksigon, plibonigon kaj pliefikigon
de Lernu kiel ilo por disvastigi Esperanton tra la mondo? Kontribuu al la
kampanjo “100.000 EUR por ESF”: http://kampanjo.ikso.net/eo!